Germana aŭtovojo A6
federacia aŭtovojo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La germana aŭtovojo A6 (germane Autobahn 6, mallonge A6, aŭ formale Bundesautobahn 6, mallonge BAB 6) estas aŭtovojo inter la urbo Saarbrücken ĉe la limo inter Germanio kaj Francio okcidente kaj la komunumo Waidhaus proksime de la limo inter Germanio kaj Ĉeĥio oriente. La aŭtovojo longas 477 kilometrojn. Ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo 50 ().
Germana aŭtovojo A6 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
vojo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝeneralaj informoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Longeco: | 477 km | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Landoj: | Sarlando, Rejnlando-Palatinato, Hesio, Baden-Virtembergo, Bavario | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Mapo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Itinero | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Paso de strato | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Gravaj urboj laŭlonge de la vojo estas interalie Neunkirchen, Kaiserslautern, Mannheim, Heilbronn, Schwäbisch Hall kaj Nurembergo. La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A8 (proksime de la urbo Neunkirchen, A62 (proksime de la urbo Landstuhl), A63 (proksime de la urbo Kaiserslautern), A67 (proksime de la urbo Viernheim), A5 (proksime de la urbo Walldorf iom sude de Hajdelbergo), A81 (proksime de la urboj Weinsberg kaj Heilbronn), A7 (proksime de Feuchtwangen kaj Crailsheim), la aŭtovojoj A73, A9 kaj A3 (ĉiuj proksime de la urbo Nurembergo) kaj fine la aŭtovojo A93 (proksime de la komunumo Nabburg en Supra Palatinato).