Grigori Aleksandrov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Grigori Vasiljeviĉ Aleksandrov aŭ simple Aleksandrov (ruse Григо́рий Васи́льевич Алекса́ндров; origina familinomo estis Мормоненко aŭ Mormonenko;[1] 23a de januaro 1903 – 16a de decembro 1983) estis elstara soveta kin-reĝisoro kiu ricevis la honorojn de Popola artisto de Sovetunio en 1947, de Heroo de Socialisma Laboro en 1973 kaj de la Stalin-premio en 1941 kaj en 1950.
Grigori Aleksandrov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1903 (1903-01-10) en Jekaterinburgo |
Morto | 16-an de decembro 1983 (1983-12-16) (80-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio |
Familio | |
Edz(in)o | Ljubov Orlova |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • aktoro • scenaristo • universitata instruisto • pedagogo |
Dekomence asocia kun Sergej Eisenstein, kun kiu li kunlaboris kiel kunreĝisoro, scenaristo kaj aktoro, Aleksandrov iĝis ĉefa reĝisoro de si mem en la 1930-aj jaroj, kiam li reĝisoris Gajaj junuloj aŭ "Gajuloj" (1934) kaj serion de aliaj muzikalaj komedioj kun ĉefa stelo lia edzino Ljubov Orlova.
Kvankam Aleksandrov restis aktiva ĝis sia morto, liaj muzikaloj, inter la unuaj faritaj en Sovetunio, restis liaj plej popularaj filmoj. Ili rivalis kun tiuj de Ivan Pirjev kiel la plej efikaj kaj malpezaj montraĵoj iam desegnitaj por la Stalin-epoko de Sovetunio.[2]