Helpo:Geografia lokigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La geografia lokigo estas proceduro kiu permesas, sur mapo, indiki la punkton de unu aŭ pluraj lokoj (urbo, monto, akcidento) de geografiaj koordinatoj.
Ĉi tiu artikolo estas redaktata de Tlustulimu. Por eviti la riskon de redaktokonflikto, ne redaktu la artikolon. Kontrolu la kronologion kaj forigu la ŝablonon, se necese. |
Por la geografia lokigo de objektoj ekzistas kelkaj serioj de ŝablonoj.
Estas tri eblecoj por aranĝi la geografian lokigon en artikoloj:
- Se ekzistas taŭga informkesto, tiam tio okazas per certaj parametroj (latitudo, longitudo, regiono-ISO). Kelkaj informkestoj jam enhavas la nomitajn parametrojn, kiel videblas en la kategorio Informkesto:Geografiaj koordinatoj kaj regiono-ISO.
- Se informkesto ne ekzistas, tio povas okazi per koordinata ŝablono (ekz. {{koord}}).
- Alternative uzeblas {{situo sur mapo}} aŭ {{punkto sur mapo}} kun certaj parametroj.
Krom ({{Koord}} aŭ {{Koordinato}} (aŭ ĝia alidirektilo {{Coordinate}}) (ankaŭ kun mapo)), la geografia lokigo uzas meĥanismon tre prilaboritan kiu alvokas grave interkonektiĝantan sistemon de ŝablonoj. Ĝi baziĝas sur ŝablonoj pri mezurado de mapo. Ekzemple la ŝablono {{situo sur mapo Kanado}} difinas parametrojn por la mapo Dosiero:Canada location map.svg. Ĝis nun sufiĉas scii, ke oni uzas tiun ĉi ŝablonon pasante per parametro (ene de aliaj ŝablonoj) ĝian kodnomon (ĉi tie temas pri "Kanado")