protektorato de Hispanio en norda Afriko (1912–1956) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hispana Maroko (hispaneProtectorado español de Marruecos, arabeحماية إسبانيا في المغرب, Himāyat Isbāniyā fi-l-Magrib, nome en marokaj medioj; ankaŭ الاحتلال الإسباني للمغرب signifanta 'hispana okupado de Maroko') estas la jura koncepto aplikita al serio de teritorioj de la sultanlando de Maroko en kiuj Hispanio, laŭ la franca-hispana interkonsentaro subskribita la 27-a de novembro de 1912, organizis reĝimon de protektorato.
La protektorato konsistis el du teritorioj de la aktuala Maroko, geografie disaj: la zono de la norda Maroko, kiu inkludas la regionojn de la Rif-montaro kaj Jebala, havis limon norde kun la urboj de Sebto kaj Melilo (kiu ne apartenis al la teritorio de la protektorato ĉar temas pri hispana teritorio) kaj kun la internacia kunposedaĵo de Tanĝero; kaj sude kaj oriente limis kun la Franca Protektorato de Maroko. La suda zono estis Tarfajo, lime sude kun la tiama hispana kolonio de Hispania Saharo, kaj sudokcidente kaj norde kun la rivero Dra kiel limo.
Ok monatoj antaŭ tiu interkonsento, Francio jam estis kreinta sian propran protektoraton ĉe la plej parto de la nuna Maroko. Tamen la kreado de kolonia administrado ĉe la teritorioj de la protektorato en Rif ne okazos ĝis 1927, post kiam la zono estis pacigita. La protektorato daŭris ĝis la 7-a de aprilo de 1956, escepte ĉe tio konata kiel la suda protektorato aŭ norda regiono el la tri en kiu oni dividis la teritorion de la Hispania Saharo.