Insulo San Nicolas
From Wikipedia, the free encyclopedia
Insulo San Nicolas [nikolAs] estas la plej malproksima insulo el la Kanalinsuloj de Kalifornio. Ĝi estas parto de la Kantono Ventura. Tiu insulo kun 58.93 km² de areo estas nune kontrolata de la usona mararmeo kiu uzas ĝin kiel armiltestejo kaj trejnejo, nome kiel bazo Naval Outlying Field San Nicolas Island. Tiu neloĝata insulo estas difinita de la Usona Buroo de la Censo kiel Block Group 9, censonumero 36.04 de la Kantono Ventura.[2] La indiĝenoj de la tribo Nicoleño loĝis en la insulo ĝis 1835. Laŭ la usona censo de 2000, la insulo restis oficiale neloĝata, kvankam la censo ĉirkaŭkalkulas, ke almenaŭ 200 militistoj kaj civiluloj loĝas foje en la insulo. La insulo havas malgrandan flughavenon kaj kelkajn konstruaĵojn, inklude telemetriajn ricevilantenojn.[3]
San Nicolas Island | ||
---|---|---|
Elaera foto de San Nicolas | ||
insulo • armea spaco | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Kanalinsuloj | |
Geografia situo | 33° 15′ N, 119° 31′ U (mapo)33.245277777778-119.50888888889276 f1 | |
| ||
Longo | 14,7 kmf2 | |
Larĝo | 5,53 kmf3 | |
Areo | 58,93 km² f4 | |
Plej alta loko | Jackson Hill 276 m[1] | |
Loĝantaro | ≥ 300 (militistaro) 5,1 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | „Nick Town“ | |
Mapo de San Nicolas kun situo de la Navy-institucioj | ||
La plej alta punkto estas Jackson Hill kun 276 m[1].