Jean-Jacques Goldman
franca kantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Jacques Goldman (ʒɑ̃ ʒak ɡɔldman) estas franca kantaŭtoro kaj komponisto naskiĝinta la 11-an de oktobro 1951 en Parizo. Li partoprenis en la muzika grupo Taï Phong kaj la triopo Fredericks Goldman Jones, sed estas fama ankaŭ pro sia unuopa kariero.
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Naskiĝo ...
Jean-Jacques Goldman | |
---|---|
Jean-Jacques Goldman koncertas en Zénith (Parizo), en majo de 2002 | |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1951 (1951-10-11) (72-jaraĝa) en Parizo, Francio |
Deveno | Francio |
Ĝenroj | Pop-muziko |
Instrumentoj | Gitaro Piano Buŝharmoniko Udo Fluto Violono |
Aktivaj jaroj | 1966 ĝis nun |
Retejo | jjgoldman.net |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Sam • O.Menor • Sweet Memories • First Prayer • J-J |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Q59773248 • Q122642887 • EDHEC Business School |
Familio | |
Patro | Alter Mojze Goldman |
Patrino | Ruth Ambrunn |
Frat(in)oj | Pierre Goldman • Robert Goldman • Evelyne Goldman |
Infanoj | Michael Goldman • Caroline Goldman |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto • kantisto • kantoverkisto • gitaristo • diskografa artisto • kantaŭtoro • kasisto |
Verkoj | Laura À nos actes manqués J'irai où tu iras Je te donne Quand la musique est bonne |
Fermi
Li komponas siajn kantojn, sed ankaŭ kantojn por multe da aliaj kantistoj, ekzemple Céline Dion kaj Johnny Hallyday. Li komponis ankaŭ muzikojn de filmoj kaj televidaj elsendoj. Li multe partoprenas en homhelpaj organizaĵoj kiel la Restoracioj de l' koro.
Li studentiĝis ĉe EDHEC Business School[1].
Inter 2013 kaj 2022 li ĉiujare estis elektata kiel "la famulo plej ŝatata de la francoj" laŭ opinsondado, malgraŭ lia ĉesinta kariero kaj lia evitemo al amaskomunikiloj.