Joseph Kabila
prezidento de Demokratia Respubliko Kongo (2001–2018) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph Kabila Kabange (konata plej komune kiel Joseph Kabila, naskiĝinta la 4an de junio 1971) estas Konga politikisto kiu estis Prezidanto de Demokratia Respubliko Kongo ekde Januaro de 2001. Li enposteniĝis dek tagojn post la murdo de sia patro, la ĝistiama Prezidento Laurent-Désiré Kabila. Li estis elektita prezidanto en 2006. En 2011, li estis re-elektita por dua regotempo.[1]
Joseph Kabila | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph Kabila Kabange | |||||
Naskiĝo | 4-an de junio 1971 (1971-06-04) (53-jaraĝa) en Hewa Bora | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Lingvoj | angla • ruanda • franca • svahila vd | ||||
Ŝtataneco | Demokratia Respubliko Kongo vd | ||||
Alma mater | Universitato Makerere Defenduniversitato de la Popola Liberiga Armeo Vaŝingtona Internacia Universitato Universitato de Johanesburgo vd | ||||
Partio | Partio Popola por Rekonstruado kaj Demokratio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Laurent Kabila vd | ||||
Gefratoj | Zoé Kabila (en) , Jaynet Kabila (en) , Aimée Kabila Mulengela (en) kaj Gloria Mteyu (en) vd | ||||
Edz(in)o | Olive Lembe di Sita (en) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Parencoj | Francis Selemani (en) (foster brother (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li iĝis la unua ŝtatestro en la mondo naskiĝinta en la 1970aj jaroj. Li restis la plej juna ŝtatestro ĝis Roosevelt Skerrit iĝis ĉefministro de Dominiko en januaro de 2004.[2]
En oktobro 2021, Joseph Kabila defendis sian diplomiĝan tezon ĉe la Universitato de Johanesburgo. Magistro pri politika scienco kaj internaciaj rilatoj estis aljuĝita al li ĉe la fino de liaj studoj, kiuj daŭris kvin jarojn.