Josh Hutcherson
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Joshua Ryan "Josh" HUTCHERSON naskiĝi la 12-an de oktobro 1992(nun 1992-10-12) estas usona aktoro. Hutcherson komencis sian karieron en la fruaj 2000-aj jaroj kaj aperis en pluraj reklamvideoj kaj televidroloj antaŭ akiro de sia unua grava rolo en 2002 en epizodo de House Blend. Lia unua filmrolo estis en Miracle Dogs (2003) ĉe Animal Planet, sekvita de prezento en The Polar Express (2004) kaj voĉoaktorado en Howl's Moving Castle (2005).[1]
Josh Hutcherson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Josh Hutcherson | |||||
Naskonomo | Joshua Ryan Hutcherson | ||||
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1992 (1992-10-12) (31-jaraĝa) en Union, Kentukio | ||||
Lingvoj | angla • hispana vd | ||||
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Laurel Springs School • Ryle High School • Universitato Auburn vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Amkunulo | Claudia Traisac vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • voĉaktoro • televida aktoro • filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 2002– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La aliaj fruaj filmroloj de Hutcherson inkludas Little Manhattan kaj Zathura: A Space Adventure (2005), RV (2006), Bridge to Terabithia (2007), Journey to the Center of the Earth (2008) kaj The Kids Are All Right (2010). En 2011 li ĉefrolis kiel Peeta Mellark en la filmaj serioj The Hunger Games, por kiuj li gajnis tri MTV filmo-premiojn kaj People's Choice Award. Dum la sama periodo li ankaŭ ludis rolon en Journey 2: The Mysterious Island (2012) kaj voĉrolon en la desegnofilmo Epic (2013).
Dum lia kariero, Hutcherson esprimis intereson en reĝisorado kaj kinproduktado. Li laboris kiel administra produktanto en Detention (2011), The Forger (2012) kaj Escobar: Paradise Lost (2015).