Kloroformiata acido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kloroformiata acido estas malstabila klorokomponaĵo[1], kies molekulo estas derivata el la formiata acido, kie unu hidrogenatomo estas anstataŭata de unu kloratomo. Kvankam tiu substanco preskaŭ neekzistas en akva solvaĵo, ĝiaj esteroj (tiaj kiaj metila kloroformiato kaj etila kloroformiato) estas pli stabilaj.
Kloroformiata acido | |||
Plata kemia strukturo de la Kloroformiata acido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Kloroformiata acido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 463-73-0 | ||
ChemSpider kodo | 144299 | ||
PubChem-kodo | 164602 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Molmaso | 80.467 g·mol−1 | ||
Denseco | 1.576g cm−3 | ||
Refrakta indico | 1,4267 | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H314, H330, H331 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P264, P271, P280, P284, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P311, P320, P321, P363, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝenerale, kloroformiatoj plenumas gravajn rolojn en organika kemio. Ili uzatas en la produktado de anhidridoj de karboksilataj acidoj necesaj en la sintezo de peptidoj. Kiel aliaj halokarbonidoj, ili estas potence danĝeraj alkiligagentoj.