Kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj estis kultura kontraŭsistema fenomeno, kiu unue disvolviĝis en Britio kaj poste Usono antaŭ disvastiĝo en multaj lokoj de la okcidenta mondo, ekde la 1960-aj ĝis la mezo de 1970-aj jaroj, kun Londono, Novjorko, kaj San-Francisko kiel unuaj centroj de frua kontraŭkultura aktivado. La movado naskiĝis kaj kreskis samtempe kun la movado por civitanaj rajtoj, kaj poste transformiĝis je revolucio kun la aktiviĝo de la milita interveno de la Usona registaro en Vjetnamio.[1][2][3] Dum la 1960-aj jaroj okazis grandaj sociaj streĉiĝoj kaj konfrontiĝoj ankaŭ rilate aliajn kampojn, kaj tendencis flui laŭ generaciaj linioj rilate al homa sekseco, virinaj rajtoj, tradiciaj aŭtoritataj reĝimoj, eksperimentado kun psikoaktivaj drogoj, kaj malsamaj interpretoj de la usona revo. Multaj rilataj movadoj estiĝis aŭ progresis ene de la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj.[4]
Dum la epoko aperis novaj kulturaj formoj kaj dinamika subkulturo, kiu aprezis eksperimentadon, modernajn enkorpigojn de bohemiismo, kaj la kreskadon de hipia movado kaj de aliaj alternativaj vivstiloj, kiuj tiam aperis. Ĉi tiu amplekso de kreemo estas precipe rimarkinda ĉe la verkoj de britaj invadaj grupoj kiel The Beatles, kaj reĝisoroj, kies verkoj estis malpli strikte cenzurataj. Aldone al la popularaj The Beatles, multaj aliaj kreivaj artistoj, aŭtoroj, kaj pensuloj, el multaj fakoj, helpis difini la kontraŭkulturan movadon.
Pluraj faktoroj elstarigis la kontraŭkulturon de la 1960-aj jaroj disde la kontraŭ-aŭtoritataj movadoj de la antaŭaj epokoj. La post-mondmilita "naskiĝ-eksplodo"[5][6] generis senprecedencan nombron da malkontentaj gejunuloj kiel potencialaj partoprenantoj en repensado de la evoludirekto de Usono kaj aliaj demokratiaj socioj.[7] Postmilita fortostreĉo permesis al multaj el la kontraŭkultura generacio preterpasi fokuson al la provizo de la materialaj vivnecesaĵoj, pri kio ĉiam zorgis iliaj gepatroj kiel generacio de la Granda Depresio.[8] Granda parto de la vivstilo kaj kulturo de la movado estis rapide asimilita de la ĉefa socio, precipe en Usono, malgraŭ la fakton, ke la movadanoj ĉiam estis minoritato en siaj socioj.[9][10]
La kontraŭkultura epoko komenciĝis per la sekvoj de la murdo de John F. Kennedy en novembro 1963. Post la fino de la usona milita implikiĝo en Sudorienta Azio kaj la fino de la deviga militservo en Usono en 1973, sekvitaj de la eksiĝo de prezidento Richard Nixon en aŭgusto 1974, ĝi estis absorbita de la populara kulturo.