urbego en Nov-Jorkio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Novjorko aŭ Nov-Jorko (angleNew York City, [njujoŭk siti]aŭskulti, oficiale: City of New York) estas la plej loĝata urbo de Nov-Jorkio, nordorienta ŝtato de Usono kaj la dua plej granda aglomeraĵo de la kontinento[1]. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 8 804 190loĝantoj sur areo de 1 213,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 256 loĝantoj/km². Ĝi estas centro de la metropolita areo de Novjorko, kiu ankaŭ troviĝas inter la plej grandaj aglomeraĵoj en la mondo.[2][3][4] Ekde la fino de la 19-a jarcento ĝi estas unu el ĉefaj mondaj centroj por la komerco kaj ekonomio. Novjorko estas konsiderata tutmonda urbo pro ĝiaj mondskalaj influoj ĉe la amaskomunikiloj, politiko, edukado, hobio, kaj modo.[5] La arta kaj kultura influo de la urbo estas inter la plej gravaj de la lando. Krome, en ĝi troviĝas la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj, kio igas ĝin grava loko por la internaciaj rilatoj[6][7][8][9][10][11].
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en USA. Por subŝtato rigardu la paĝon Nov-Jorkio.
La urbo konsistas el kvin arondismentoj (kelkfoje tradukata kiel distriktoj aŭ komunumoj) kaj ĉiu el ili koincidas kun municipo: Bronkso, Broklino, Manhatano, Kvinzo kaj Staten-Insulo. Kun pli ol 8,4 milionoj da novjorkanoj en urba areo de 830 kvadrataj kilometroj, Novjorko estas la dua plej dense loĝata urbo en Usono, post Nov-Ĵerzejo, trans la rivero Hudson[12].
La urbo ankaŭ estas konata kiel lulilo de multaj usonaj kulturaj movadoj[16], kiel ekzemplo, la Harlema renesanco pri literaturo kaj vidarto, kaj la abstrakta ekspresionismo (ankaŭ konata kiel Novjorka Skolo) pri pentrarto, kaj hiphopo, punko kaj Tin Pan Alley pri muziko[17][18]. En 2005, oni parolis ĉirkaŭ 170 lingvojn en la urbo, kaj 36% de la loĝantaro naskiĝis ekster Usono.[19][20] Pro la metroo funkcianta 24 horojn diurne kaj la konstanta trafiko kaj moviĝado de homoj, Novjorko estas konata kiel «la urbo kiu neniam dormas»[21][22][23][24][25].