Kora malsufiĉo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kora malsufiĉo (KM), ofte referencata kiel kronika kora malsufiĉo (KKM), okazas kiam la koro estas malkapabla pumpi sufiĉe por teni la sango-fluon por la korpaj necesoj.[1][2] La termino kongesta kora malsufiĉo estas ofte uzataj interŝanĝe kun kronika kora malsufiĉo.[3] Signoj kaj simptomoj ofte estas dispneo, troa laceco, kaj krura ŝvelado.[4] La dispneo aŭ malsufiĉo por spirado estas kutime pli malbona dum korpekzercado, aŭ kuŝado, kaj tiele ĝi povas veki la personon nokte.[4] Ankaŭ limigita kapablo por ekzercado estas komuna trajto.