Kromvela Marfluo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kromvela Marfluo (nomata ankaŭ Pacifikekvatora Submarfluo aŭ ĝuste Ekvatora Submarfluo) estas orienten fluanta submara marfluo kiu etendiĝas laŭlonge de ekvatoro en la Pacifika Oceano.
La Kromvela Marfluo estis malkovrita en 1952[1][2] fare de Townsend Cromwell, esploristo ĉe Honolulua Laboratorio. Ĝi estas 400 km larĝa kaj fluas oriente. Ĝi estas kaŝita 100 m sub la marsurfaco de la Pacifika Oceano ĉe la Ekvatoro kaj estas relative neprofunda kompare kun aliaj oceanaj marfluoj ĉar estas nur 33 m el pinto al bazo. Ĝi havas 1000 fojojn la volumon de la rivero Misisipo kaj ties longo estas de 6000 km.
La Kromvela Marfluo estis listita en la eldono de 1964 de la Libro Guinness de Mondaj Rekordoj.