Kroniko de Fredegar
frumezepoka latina kroniko el la dua duono de la 7-a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fredegar (ankaŭ Fredegarius Scholasticus, Fredegaro la klerulo) estas la tradicia sed ne kontrolita nomo de verkinto de frumezepoka latina kroniko el la dua duono de la 7-a jarcento. La kroniko de Fredegar estas, kune kun la same latina kroniko Liber Historiae Francorum ("libro pri la historio de la frankoj"), kiu estis verkita sendepende komence de la 8-a jarcento, ĉefa fonto por la historio de la frankoj en la 7-a jarcento.
La kroniko estis la temo de esplordiskutoj ekde la 19-a jarcento. La fokuso de intereso estas sur la demando de aŭtoreco kaj la lingvo de la kroniko.[1]