La Oliva
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Oliva [laoLIba] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la norda pinto de la insulo Fuerteventura. La municipa teritorio inkludas la insuleton Lobos, kaj estas la dua plej granda municipa teritorio de Kanarioj kaj la dua plej loĝata de la insulo, post la insula ĉefurbo Puerto del Rosario.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
La Oliva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 099 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 82 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 37′ N, 13° 56′ U (mapo)28.616666666667-13.933333333333 [+] | ||
Alto | 219 m [+] | ||
Areo | 356,13 km² (35 613 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Oliva [+] | |||
Fermi
Fakte La Oliva estis la insula ĉefurbo ekde 1834, anstataŭ Betancuria, ĝis la translokigo de la ĉefurbeco en 1860 al Puerto del Rosario.
Oni supozas, ke la loknomo La Oliva rilatas al iama abundo de naturaj olivarboj (Olea cerasiformis), propra de la iamaj kanariaj praarbaroj.[2] Tiurilate en la municipa blazono aperas olivarbo, dekstre de kapro, kiu same estis iama abunda specio.