La silento de la armiloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La verkisto kaj romanisto Bernard Clavel publikigis sinsekve komence de la 1970-aj jaroj, Le Silence des armes (La silento de la armiloj) kaj poste du aliajn verkojn, nome La Lettre à un képi blanc (Letero al blanka kepo), respondo al siaj kritikantoj, kaj Le Massacre des innocents (La Masakro de la senkulpuloj), frukto de lia batalo favore de la infanoj viktimoj de la milito aŭ de malbonaj traktadoj. En tiuj verkoj li luktas kontraŭ perforton, malamon kaj militon. Tiu lukto gvidis lin la tutan vivon.
Le Silence des armes | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Bernard Clavel |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1974 |
Trajtoj | |
ISBN | 9782221006023 |
Ĝenro | romano |
Li tiel konkretigis en sia verkaro sian admiron por homoj kiel Gandhi aŭ Romain Rolland kiujn li citis multfoje kaj kies nomoj revenas ofte sub sian plumon. Tiun batalon li faris kun homoj kiel Edmond Kaiser, la respondeculo de Terre des hommes (Tero de la Homoj), la pastro Lelong, por savi la martir-infanojn aŭ minacitaj de malsatego, kontraŭ la mortpuno ktp. Li agadis flanke de la milit-rezistanto, Louis Lecoin pri kiu li skribis :«Li portis la mondon en sia koro kaj estas rigardante ene de si kion li havis pri tio kiel la plej sentema vido, la plej ŝarĝita de afekcio ».[1]