Le devin du village
From Wikipedia, the free encyclopedia
Le devin du village ("La divenisto de la vilaĝo") estas unu-akta franclingva opero (intermède) de Jean-Jacques Rousseau, kiu verkis ankaŭ la libreton. Ĝi estis la unua verko en la repertorio de la Académie Royale de Musique kaj la teksto kaj la muziko estis verkita de la sama aŭtoro.[1]
Le devin du village | |
---|---|
drama muzika verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jean-Jacques Rousseau |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 18-a jarcento |
Ĝenro | intermezzo |
Ĝi estis por la unua fojo premierita la 18an de Oktobro 1752 antaŭ la reĝa kortego en Fontainebleau, kaj por la publiko ludita la 1an de Marto 1753 en la Théâtre du Palais-Royal (rue Saint-Honoré) en Parizo. Al la reĝo Ludoviko la 15-a tio plaĉis tiom ke li proponis al Rousseau porvivan pension. Malespero de liaj amikoj venis kiam Rousseau malakceptis tiun grandan honoron, kio havigis al li famon kiel "la homo kiu malakceptis pension de la reĝo". Li malakceptis ankaŭ kelkajn aliajn profitajn proponojn, foje per bruskeco kiu preskaŭ iĝis teatreca dramo kiu ofendis kelkajn kaj okazigis al li problemojn. Ĉiuokaze, la opero iĝis unu el la plej popularaj tiam kaj havigis al la aŭtoro kaj riĉon kaj famon. La opero estis ludita ankaŭ dum la nupto de la estonta Ludoviko la 16-a kaj Marie Antoinette.
Anglalingva traduko de Charles Burney, nome The Cunning Man, estis premierita en Londono en 1762. La verko de Rousseau estis celo de parodio en la kantoteatraĵo Bastien und Bastienne fare de la 12-jaraĝa Mozart.