Lingamo
skulptaĵo aŭ naturaĵo, kulte uzata kiel simbolo de la dio Ŝivo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La lingamo (ankaŭ lingam, lingo, Ŝiva linga, Ŝiv ling, en sanskrito लिङ्गं, liṅgaṃ, kun signifo "marko", "signo", aŭ "intermeto"[1][2]) estas reprezentaĵo de la Hindua dio Ŝivao uzita por adorado en temploj.[3]
En tradicia socio de Barato, la lingamo estas vidita pli kiel simbolo de vira energio kaj povoforto de Dio, Ŝivao mem.[4][4][5][6] Ĝi havas formon de cilindro.
En okcidenta tantra seksa edukado[7] kaj novtantrismaj medioj[8] en kiu oni ritualigas sekson[9] ĝi reprezentas la penison [10], ĉar oni donas al ĝi alian interpreton de specifa historia evoluo[11] kiu tute malsimilas al la origina tantrisma tradicio en Barato.