Listo de grandaj krucoj de la Honora Legio
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
.
Oni povas konstati ke la du suverenoj interŝanĝis siajn respektivajn ordenojn : Napoleono la 1-a surhavas la bluan skarpon de la ordeno sankta-Andreo kiam Aleksandro la 1-a surhavas la ruĝan skarpon de la ordeno de la Honora Legio.
- La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Honora Legio.
Listo de personoj, kiuj ricevis la grandan krucon de la Honora Legio, laŭ jaro de ricevo. Ĉirkaŭ 3 000 homoj[1], el kiuj 1 200 francoj[2], ricevis tiun titolon, de la ordenkreo ĝis la 31-a de decembro 2013.
Unue nomita Grande décoration (esperante granda medalo), poste Grand aigle (esperante granda aglo), Grand cordon (esperante granda kordono) kaj fine Grand'croix (esperante granda kruco) per reĝa edikto de la 26-a de marto 1816.
La digneco de granda kruco estas plenrajte atribuita al la granda mastro, tio estas al la prezidanto de la Franca Respubliko, okaze de sia enoficiĝa ceremonio[3].
La regularo de la Honora Legio limigas la nombron de grandaj krucoj je 75. Fine de 2000, estis 60. Plie, ne pli ol 8 francianoj rajtas esti nomumitaj grandaj krucoj ĉiujare, kaj du eksterlandanoj[4] (tiam kial 3 en 2012).