Marc Chagall
franca pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Marc Chagall; esperantigita Mark ŜAGAL (ruse Марк Захарович Шагал, Mark Zakharovitch Chagal ; beloruse Марк Захаравiч Шагал, Mark Zakharavitch Chagal), naskiĝis kiel Moïche Zakharovitch Chagalov (ruse Мойшe Захарович Шагалов), la 7-an de julio 1887 en Liozna, apud Vitebsk, en Belorusio (situanta tiam en la Rusia Imperio), nacianigita franco en 1937 kaj mortis la 28-an de marto 1985 en Saint-Paul-de-Vence, (Francio), kie li estas entombigita.
Marc Chagall | |||||
---|---|---|---|---|---|
Marc Chagall, Saint-Paul-de-Vence, 1967 | |||||
Naskiĝo | 7-a de julio 1887 en Liozna (Rusia Imperio) | ||||
Morto | 28-a de marto 1985 en Saint-Paul-de-Vence (Francio) | ||||
Nacieco | Rusa, sovetia, franca | ||||
Sukcesis kiel | |||||
Reprezentaj verkoj | plafono de operejo Garnier en Parizo | ||||
Naskiĝnomo | Moïche Zakharovitch Chagalov | ||||
Edukado | Belarta lernejo Sankt-Peterburgo | ||||
Movado | Skolo de Parizo | ||||
| |||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Моисей Хацкелевич Шагал | ||||
Aliaj nomoj | Shagal, Moishe | ||||
Tombo | Saint-Paul-de-Vence | ||||
Lingvoj | franca • rusa | ||||
Loĝloko | Sankt-Peterburgo • Moskvo • Francio • Usono | ||||
Ŝtataneco | Francio • Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • sennacieco | ||||
Alma mater | School Yehuda Pen in Vitebsk • Académie de La Palette | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Bella Rosenfeld • Virginia Haggard • Valentina Brodsky | ||||
Infanoj | David McNeil • Ida Chagall | ||||
Okupo | |||||
Okupo | pentristo • gravuristo • poeto • litografisto • dezajnisto • grafikartisto • ilustristo • scenografo • skulptisto • konstrua desegnisto • ceramikisto • desegnisto | ||||
Verkoj | Behind the House Hommage à Apollinaire Mi kaj la Vilaĝo Chagall Windows Chagall Lounge | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://www.marcchagall.com | ||||
Mallonge poste, reduktita al la funkcio de instruisto pri desegnado en orfejo, li ne vidis alian eliron ol forlasi Ruslandon. Chagal sentis sin en disfazeco kun la reganta movado de “artista produktado” kaj decidis elmigi unue al Berlino (1922) kaj poste al Parizo (1923) ne pro politikaj kialoj, sed pro artistaj kialoj[1].
Chagall estis unu el la plej famaj artistoj en Francio en la 20-a jarcento kun Pablo Picasso. Lia verkaro, sen ligilo al iu ajn skolo, havas karakterizojn de superrealismo kaj de nov-primitivismo. Inspirata per la juda tradicio, la vivo de ŝtetl (juda vilaĝo en orienta Eŭropo) kaj per la rusa folkloro, ĝi montras propran simbolaron, ĉirkaŭ la intima vivo de la artisto. Krom en tolpentrado, Chagall verkis ankaŭ en gravurado, skulptado, poezio, pentrado sur vitralo, sur emajlo, ktp[2].