Marserpentoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hidrofienoj (Hydrophiinae), konataj ankaŭ kiel koralrifaj serpentoj aŭ marserpentoj, estas subfamilio de venenaj elapedaj serpentoj kiuj loĝas en areoj de maraj medioj dum plej el siaj vivoj. Plej estas etende adaptitaj al tute akva vivo kaj estas malkapablaj moviĝi surtere, escepte ĉe la genro Laticauda, kiu havas limigitan termoveblon. Ili troviĝas en varmaj marbordaj akvoj el la Hinda Oceano al la Pacifiko kaj estas tre proksime rilataj al venenaj surteraj serpentoj en Aŭstralio.[1]