Max Fleischer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Max FLEISCHER (19a de Julio, 1883 – 11a de Septembro, 1972) estis usona animaciisto, inventisto, kin- reĝisoro kaj produktoro.[1][2]
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Max Fleischer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1883 (1883-07-19) en Krakovo |
Morto | 11-an de septembro 1972 (1972-09-11) (89-jaraĝa) en Woodland Hills |
Mortokialo | Kardivaskulsistema malsano |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Nov-Jorkio |
Ŝtataneco | Usono Pollando |
Familio | |
Frat(in)o | Dave Fleischer (en) |
Infano | Richard Fleischer |
Okupo | |
Okupo | scenaristo inventisto produktoro animaciisto filmproduktoro filmreĝisoro reĝisoro |
Fermi
Fleischer estis pioniro en la disvolvigo de desegnofilmoj kaj iĝis estro de Fleischer Studios. Li kreis animaciajn rolulojn inter kiuj kelkaj tre konataj kiaj Koko la Klaŭno, Betty Boop, Popeye, kaj Superman al la kinarto kaj estis respondeca pri nombraj teknologiaj plinovigoj kiaj la Rotoskopo (Rotoscoping aŭ Turnoskopio, laŭ kiu animaciistoj registras movadon per rekta agado, uzante bildon post bildo),[3] la "Bouncing Ball" kantofilmoj, kaj "The Stereoptical Process."