Muzika Universitato Fryderyk Chopin
muzika universitato en Varsovio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno (MUFŜ; pole Uniwersytet Muzyczny Fryderyka Chopina, UMFC; angle The Fryderyk Chopin University of Music, FCUM[2]) estas la plej malnova kaj la plej granda muzika altlernejo en Pollando, kaj ankaŭ unu el la plej malnovaj en Eŭropo, fondita en 1810. Ĝi konsistas el ses fakultatoj, kies sidejo troviĝas en Varsovio, kaj Fakultato de Instrumentaj kaj Pedagogiaj Studoj en Bjalistoko. Ĝi havas la rajton aljuĝi la diplomon de habilitacia doktoro de muzikaj artoj en la kampoj: dirigentado, komponado kaj teorio de muziko, instrumentaj studoj kaj kanto.
Rapidaj faktoj music academy, kromnomo ...
Muzika Universitato Fryderyk Chopin | |||
---|---|---|---|
Sidejo de la universitato. | |||
music academy | |||
kromnomo | UMFC | ||
moto | Instruistoj kiel Elsner, abiturientoj kiel Ŝopeno | ||
Informoj | |||
fondodato | 1810 | ||
fondinto(j) | Józef Elsner vd | ||
speco | ŝtata | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 14′ 8″ N, 21° 1′ 20″ O (mapo)52.23565421.02227 | ||
lando | Pollando | ||
urbo | Varsovio (Pollando) | ||
Estraro | |||
rektoro | Klaudiusz Baran | ||
Nombroj | |||
nombro de studentoj | 952[1] | ||
adreso | ul. Okólnik 2, 00-368 Warszawa | ||
retejo | Oficiala retejo | ||
| |||
Fermi