Nonio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nonio (Morinda citrifolia) estas arbeto el la familio de la rubiacoj. Origine ĝi estis orientalisa sed oni disvastigis ĝin en plurajn tropikajn regionojn kaj landojn, kiel en la pacifikan ekozonon, Sejŝelojn, Kostarikon, Porto-Rikon kaj freŝdate en Domingon. Tahitio kaj ĝenerale Polinezio restas grava kreskadloko por nonio kiel nekulturite kreskanta planto.[1]
- Por la komunumo de Italio, vidu ankaŭ artikolon Nonio (Italio).
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Nonio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj, floroj kaj frukto de Morinda citrifolia | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Morinda citrifolia L. 1753 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Ekde jarcentoj nonio estas unu el la plej ofte uzataj kaj la plej alte pritaksataj kaj aprecataj plantoj. Ĝia frukto estas vera hejmapotekaĵo, pro tio la tiea loĝantaro nomas la arbeto "Reĝino de la plantoj".