Observatorio Walter Hohmann
Observatorio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Observatorio Walter Hohmann estas publika observatorio en la kvartalo Schuir de Essen, Germanio ĉe la adreso :Wallneyer Straße 159, 45133 Essen.[1]
Observatorio Walter Hohmann | |
Observatorio | |
Observatorio Walter Hohmann | |
Oficiala nomo: Walter-Hohmann-Sternwarte | |
Lando | Germanio |
---|---|
Municipo | Essen |
Supermara alteco | 120 m s. m. |
Koordinatoj | 51° 23′ 39.5″ N 6° 58′ 43.3″ O (mapo) |
Estiĝo | 1965 |
Situo de la observatorio en Germanio
| |
Vikimedia Komunejo: Walter-Hohmann-Sternwarte | |
Retpaĝo: https://www.walter-hohmann-sternwarte.de/index.php/de/ | |
Ĝia MPC kodo estas 636 Essen.[2]
Ĝi estis fondita en 1965 far'de asocio da homoj interesataj pri astronomio. Ĝi ricevis en 1971 la nomon de Walter-Hohmann-Sternwarte en memoro de la germana inĝeniero Walter Hohmann (1880 – 1945), pioniro de la kosmonaŭtiko.
Unu el la taskoj de la asocio estas popularigo de astronomio per prelegoj kaj facile kompreneblaj demonstroj de teleskopoj. La anoj de la asocio ankaǔ plenumas ĉielajn observojn kaj estas aktivaj en astrofotografio. Publikaj vizitoj estas organizataj ĉiuj merkredo kaj vendredoj post la noktiĝo, sed ne antaǔ la 20-a horo.
Planedetoj estas regule observataj elde la observatorio de 1998. La datumoj estas komunikataj al Minor Planet Center kaj uzataj por kalkuli la orbitajn datumojn de la ĉielaj korpoj. De 2002, 11 novaj planedetoj estis malkovritaj (sub la nomo Essen)[3] kaj tri perditaj asteroidoj estis remalkovritaj. La asocianoj laboras ankaǔ pri radioastronomio kaj registras meteorajn eventojn per ricevo de radiondoj el speciala elsendilo en Belgio, la rezultoj estas tuj montrataj ĉe la TTT-ejo de la asocio. Du-konusa anteno "Callisto" registras la sunan aktivecon inter 20 kaj 80 MHz.[4]