Oléron
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Oléron | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Atlantika Oceano | |
Geografia situo | 45° 56′ N, 1° 17′ U (mapo)45.938888888889-1.290277777777834 f1 | |
| ||
Longo | 34 kmf2 | |
Larĝo | 12 kmf3 | |
Areo | 174 km² f4 | |
Plej alta loko | 34 mf5 | |
Ŝtato | Francio | |
Teritorio | Charente-Maritime | |
Loĝantaro | 21 871 (2010) 126 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Saint-Pierre-d’Oléron | |
Oléron [oleʁɔ̃] estas insulo en Atlantiko apud la bordo de sudokcidenta Francio. Ĝi estas la dua plej granda franca insulo post Korsiko (nekonsiderante la transmarajn teritoriojn): ĝi estas proksimume 30 km longa kaj 8 km larĝa, ĝia areo estas 174 km2 kaj ĝi havas pli ol 21 000 daŭrajn loĝantojn[1]. Dum malfluso, surfaco de Atlantiko malaltiĝas je minimume 3 metroj, kaj la maro malproksimiĝas je 300 ĝis 500 metroj.
Dum sia historio, ĝi apartenis jen al la provinco Aunis, jen al la provinco Saintonge. Laŭ administra vidpunkto, ĝi hodiaŭ estas parto de la departemento Charente-Maritime, en la regiono Nova Akvitanio, kaj ĝi estas dividita en 8 komunumojn. Ĝia ĉefurbo estas Saint-Pierre-d'Oléron.
Ekde la 19-a de marto 1966, la insulon konektas al ĉeftero ponto 2 862 m longa, la tria plej longa en Francio (post tiuj de Ré kaj Saint-Nazaire).
En la insulo estas troveblaj preĝejoj, sonorilejoj kaj lumturoj. Somere Oléron allogas multajn turistojn danke al sablaj strandoj, suna klimato, flusejo taŭga por fiŝkaptado, arbaroj, biciklaj vojoj, ktp. Ĝi estas fama ankaŭ pro siaj ostroj.