Ŝtato
organizita komunumo vivanta en iu difinita areo sub regosistemo, kiu havas suverenecon de reganto, registaro, armeo, popolo(j) ktp / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtato estas, laŭ PIV, "politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon". La nocio "ŝtato" povas do inkluzivi en la praktika uzo la organizadon de la povo en tiu teritorio, kaj la teritorio mem. En tiu ĉi lasta kazo iuj Esperanto-parolantoj uzas anstataŭe vortojn kiel "lando" aŭ "regno". Koncerne la koncepton de la povo, oni uzas foje (ne tre ĝuste) kiel sinonimojn la terminojn ŝtato kaj registaro. La tria elemento de la tuto estas la loĝantaro kiel subjekto kaj objekto de tiu koncepto.
Ŝtato | |||||
---|---|---|---|---|---|
homa komunumo • jura persono • politika teritoria divido • subjekto de internacia juro • antaŭa aŭ nuna ŝtato | |||||
| |||||
Posedatoj | publika trezorejo • state property vd | ||||
Ŝtato estas malsimpla temo. Laŭ Max Weber estas nacio, kiu havas teritorion kaj suverenecon. Laŭ Lenin, ŝtato estas organo kreita de reganta klaso por perforto al la aliaj. Al Antonio Gramsci estas loko, kie okazas la klasbatalado. Se iu ne volas pripenson, la nocio de Weber estas taŭga, sed se oni demandas, kio estas "suvereneco", do la nocio necese malsimpliĝos.
Ŝtato estas tiele organizita politika komunumo kiu funkcias sub unu sistemo de regado. La problemo ĉe tiu difino estas ke ĝi povas iĝi cirkla se oni konsideras oftan difinon de "registaro", ĉar ŝtatoj estas foje difinitaj kiel registaroj kaj reciproke registaroj kiel ŝtatoj.[1] Tio evidentiĝas kiam ambaŭ konceptoj aperas sinonime en sprimoj kiaj "la ŝtato" kaj "la registaro" ambaŭ reference al organizita politika grupo kiu plenumas aŭtoritaton super partikulara teritorio.[2]
Multaj homaj socioj estis regataj de ŝtatoj dum jarmiloj, sed ankaŭ multaj estis senŝtataj socioj. La unuaj ŝtatoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 5,500 jaroj en konekto kun rapida kresko de urboj, inventado de la skribado, kaj kodigo de novaj formoj de religio. Laŭlonge de la tempo, vario de diversaj formoj disvolviĝis, uzante variojn de aljustigoj por sia ekzistado (kiaj tiuj pri didevena rajto, la teorio de la socia kontrakto ktp.). Nuntempe, tamen, la moderna nacio-ŝtato estas la hegemonia formo de ŝtato al kiuj la popoloj estas submetitaj.