Oskoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La oskoj – latine Osci – estis antikva popolo el la italika grupo de la hindeŭropa etnaro. Ĉefa estloregiono de la oskoj estis la regiono Kampanio. La popolo parencis al la samnitoj kaj estis forte influita de la helena kulturo.
Rapidaj faktoj etno, Italikoj ...
Fermi
|
|
Ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. la oskoj estis konkeritaj de la etruskoj, pli poste de la samnitoj, kaj fine de la Romia Respubliko.
Ilia lingvo, la oska, apartenis al la familio de la italika lingvaro, al kiu apartenas ankaŭ la latina, faliska, umbra kaj sud-picena lingvoj. Antaŭ la konkeriĝo per la etruskoj la oska lingvo kaj alfabeto estis disvastiĝinta en preskaŭ la tuta suda Italio.