Panspermio
hipotezo ke vivo ekzistas tra la universo, disvastiĝinta per kosmopolvo, meteoro, kometo, planedeto, kosmoflugilo, ktp / From Wikipedia, the free encyclopedia
Panspermio (angle Panspermia; esperantigita ĉiesemeco) estas teorio kiu asertas ke la origino de vivo (abiogenezo) ne estas de la Tero, sed de Ekstertero. La teorio traktas sciencajn pruvojn, ke la transiro de vivo de unu planedo al alia, aŭ de unu stelsistemo al alia, estas ebla kaj ne malofta.
Je la komenco de la 21-a jarcento, Panspermio estas franĝa teorio kun malgranda subteno inter ĉefaj sciencistoj [1]. Kritikantoj argumentas ke ĝi ne alrespondas la demandon de la deveno de vivo sed simple lokas ĝin sur alia ĉiela korpo. Ĝi estas ankaŭ kritikita ĉar ĝi ne povas esti elprovita eksperimente [2].