Parlamento de Barato
la duĉambra parlamento de Respubliko Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Parlamento de Hindio (aŭ hindie Bhāratīya Sansad) estas la supera leĝdona povo en la lando, konsistante el du domoj:
- La Supera ĉambro - Rajya Sabha (Konsilio de Ŝtatoj) kiu havas 245 reprezentantojn. La reprezentantoj ne estas elektitaj en popolaj voĉdonoj, sed ĉefe de la domoj de reprezentantoj de la ŝtatoj kaj teritorioj. Ĉiu reprezentanto estas elektita por sesjara periodo. 12 el la reprezentantoj estas nomumitaj de la Prezidento de Barato [1]. La minimuma aĝo por esti membro de ĉi tiu domo estas 30 jara.
- La Malalta ĉambro - Lok Sabha (Domo de la Popolo) kiu havas 545 reprezentantojn, kiujn estas elektitajn en rekta voĉdono de la popolo laŭ la loĝantarŝlosilo de la ŝtatoj. Civitano de Barato kiu havas pli ol 18 jarojn, sendepende de sekso, klaso, religio aŭ raso rajtas voĉdoni. Por esti elektita, persono devas esti 25-jaraĝa aŭ pli, sen krima registro, neniu bankroto, kaj neniu psikiatria historio.
Rapidaj faktoj duĉambra parlamento, Komenco ...
Parlamento de Barato | |||||
---|---|---|---|---|---|
emblemo | |||||
duĉambra parlamento | |||||
Komenco | 1951 vd | ||||
Antaŭe | Dominia Parlamento de Barato vd | ||||
Geografia situo | 28° 37′ 2″ N, 77° 12′ 29″ O (mapo)28.61718977.208084 | ||||
Lando(j) | Barato vd | ||||
Sidejo | Parlamentejo de Barato | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
Entute estas ĉirkaŭ 790 parlamentanoj. La parlamentejo situas en la ĉefurbo de Hindio, Nov-Delhio. Parlamento kunvenas en tri sesioj dum la jaro:
- Buĝeta kunveno: februaro ĝis majo
- Musona kunsido: julio ĝis septembro
- Vintra kunsido: novembro ĝis decembro