Pat Garrett
From Wikipedia, the free encyclopedia
Patrick Floyd Jarvis GARRETT (5a de Junio, 1850 - 29a de Februaro, 1908) estis usona policano de Sovaĝa okcidento, kelnero kaj limgardisto kiu famiĝis kiel mortiganto de Billy the Kid. Li estis ŝerifo de la kantono Lincoln, Nov-Meksiko kaj de la kantono Doña Ana, ankaŭ en Nov-Meksiko. Li kunaŭtoris The Authentic Life of Billy, the Kid kun Ash Upson,[1] kaj dum jardekoj lia libro estis nedisputate aŭtoritata.[2] La vivo de Garrett finis kiam li estis pafita dorse.[3][4] Lia murdisto evitis justickapton.
Pat Garrett | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1850 (1850-06-05) en Chambers County |
Morto | 29-an de februaro 1908 (1908-02-29) (57-jaraĝa) en Las Cruces |
Tombo | Masonic Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Apolinaria Gutiérrez Garrett |
Infano | Elizabeth Garrett |
Okupo | |
Okupo | advokato • bufedisto • Ŝerifo |
Liaj gepatroj mortis junaj kaj la familia plantejo en Alabamo ruiniĝis. Li ĉirkaŭ 1876 estis en Teksaso ĉasante bufalojn. Poste en Nov-Meksiko estis vakero.
Fine de 1880 Garrett persekutis la bandon de Billy, mortigis kelkajn kaj finfine kaptis Billy kiu estis mortokondamnita Aprile de 1881, sed tuj fuĝis. La 14an de Julio 1881 li finfine trafis Billy, pafis nokte kaj mortigis lin.[5] Por tujaj verkoj Billy estis heroo dum Garrett estis perfida murdisto. Tiel li reagis per verkado de sia propra versio de la farado.
Poste li iĝis entreprenisto por irigacio en Teksaso. Poste li iĝis denove ŝerifo, tiam en kantono Doña Ana. Poste li estis nomita doganisto, fakte impostokolektisto, en El Paso, kie li rezistis opoziciojn pere de la apogo persona de prezidanto Theodore Roosevelt, ĝis miskonduto fare de Garrett rezultis en lia elpostenigo. Poste li havis financajn malfacilojn kaj en unu tiukadra kverelo estis mortpafita kaj oni ne certis pri kiu faris tion.