Pax Christi Internacia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pax Christi Internacia estas internacia katolika pacmovado. Pax Christi Internacia celas "transformi mondon skuitan de perforto, terorismo, profundiĝantaj malegalecoj kaj tutmonda malsekureco."[1]
Pax Christi Internacia | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo • ne-registara organizaĵo • organizaĵo | |||||
Komenco | 1945 vd | ||||
Lando(j) | Belgio vd | ||||
Sidejo | Berlino | ||||
Membro de | centra oficejo por Juro kaj Protekto de Konsciencaj Obĵetantoj • Forumo Junulara Eŭropa • Campaign to Stop Killer Robots • Forum Menschenrechte • Plattform Zivile Konfliktbearbeitung • ATTAC Germanio vd | ||||
Filioj | Q61051433 • Pax Christi. Nederlandse Afdeling • Pax Christi Vlaanderen vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | ||||
Pax Christi (latino por Paco de Kristo) estis fondita en Francio en 1945 de Marthe Dortel-Claudot kaj Episkopo Pierre-Marie Théas. Ambaŭ estis francaj civitanoj interesitaj en la repacigo inter francaj kaj germanaj civitanoj post la Dua Mondmilito[2]. Kelkaj de la unuaj agoj de Pax Christi estis la organizado de bonkoraj pilgrimadoj kaj aliaj agoj por subteni la repacigon inter Francio kaj Germanio. Kvankam Pax Christi komencis kiel movado por franca-germana repacigo, ĝi vastigis ties fokuson kaj disvastiĝis al aliaj eŭropaj landoj en la 1950-aj jaroj. Ĝi kreskis kiel “kampanjo de preĝado por paco inter ĉiuj nacioj.”[3]
Pax Christi estis agnoskita kiel “la oficiala internacia katolika pacmovado” fare de papo Pio la 12-a en 1952[4].
Kiel ne-registara organizaĵo Pax Christi havas ekde 1979 konsultan statuson ĉe Unuiĝintaj Nacioj[5].
En 1983, Pax Christi Internacia ricevis de UNESKO-premion por pacedukado[6].