Pederastio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pederastio (el la kombino de du grekaj vortoj: παιδ- -radiko de παῖς, παιδός, 'infano' aŭ 'knabo'- kaj ἐραστής -erastēs, 'amanto'; cf. erotismo; alie esperantigebla al knabamo aŭ knabamoro. Tia homo estus nomata pederastiulo, pederasto, knabamanto, knabamoranto, knabvoluptemulo aŭ knabdeziranto) estas seksinklino de plenkreska viro al knaboj.[1] Ĝi estas vorto kiu origine aludis edukan kaj moralan institucion en Antikva Grekio, starigita ĉirkaŭ la intima rilato inter juna adoleskanto (ἐρώμενος, 'amato') kaj plenkreska viro ne apartenanta al lia proksima familio (ἐραστής, 'amanto'). La vorto kutime signifas konduton de homo, kies seksimpulso direktiĝas al homoj nepuberaj aŭ junaj knaboj, sed ankaŭ signifus al viroj ĝenerale.[2] Estas rilataj naciaj terminoj en diversaj socioj kaj kulturoj.
La pederasterio aŭ knabamoro estas konsiderata alia fenomeno en sia pli aĝa kaj ĝia moderna formo ol (geja) pedofilio. Per distingo inter ĉi tiuj konceptoj, ĉefe rilatas al la respekto de dominantaj konvencioj rilate al la aĝo, ĉe kiu persono povas engaĝi en seksaj rilatoj, sed ankaŭ al la leĝaj aĝalimoj, kiuj donas al tiuj konvencioj laŭleĝan kadron[3].