Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
rusa komponisto, dirigento, pedagogo, muzika ĵurnalisto kaj socia aganto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pjotr Iljiĉ ĈAJKOVSKIJ (ruse Пётр Ильич Чайковский; ( aŭskultu), (naskiĝis la 25-an de aprilo[jul.]/ 7-an de majo 1840[greg.] en Votkinsk (Vjatka gubernio, Rusia Imperio), mortis la 25-an de oktobro[jul.]/ 6-an de novembro 1893[greg.] en Sankt-Peterburgo) estis rusa komponisto, dirigento, pedagogo, muzika ĵurnalisto kaj socia aganto. Lia kreado apartenas al la romantika epoko. Li estas aŭtoro de pli ol 80 verkoj, inkluzive de 10 operoj, tri baletoj, sep simfonioj (ses numeritaj kaj la simfonio «Manfredo»), kvar suitoj, ankaŭ konĉertoj kaj aliaj. Ĉajkovskij estas konsiderata unu el la plej grandaj komponistoj en la historio de muziko. Fakte li verkis kelkajn el la plejmulto de la populara konĉerta kaj teatra muziko en la nuntempa klasika repertorio, kiel la baletoj «Cignolago» kaj «La Nuksrompilo», la «Uverturo 1812», lia Unua Pianokonĉerto, Violonkonĉerto, la Uverturo Romeo kaj Julieta, kelkajn simfoniojn, kaj la operon Eŭgeno Onegin.
Kvankam muzike frulernanto, Ĉajkovskij estis edukita por kariero kiel civila servisto ĉar estis malmultaj oportunoj por muzika kariero en Rusio en tiu tempo kaj neniu sistemo de publika muzikedukado. Kiam stariĝis tia oportuno, li eniris en la ĵus naskitan Sankt-Peterburgan Konservatorion, kie li gradiĝis en 1865. La formala okcident-orientita instruado kiun Ĉajkovskij ricevis tie tenis lin aparte el la komponistoj de la tiutempa naciisma movado reprezentita de la rusaj komponistoj poste konataj kiel la Kvinopo kun kiuj li miksis sian profesian rilaton.
La trejnado de Ĉajkovskij kondukis lin laŭ vojo por rekunigi tion kion li lernis kun la indiĝenaj muzikaj praktikoj al kiuj li estis eksponita el la infanaĝo. El tiu rekunigo, li forĝis personan sed nedubeblan rusan stilon. La principoj kiuj regis melodion, harmonion, kaj aliajn fundamentojn de la rusa muziko estis tute kontraŭ tiuj kiuj regis la okcidentan eŭropan muzikon, kiu ŝajne superis la eblojn por la uzado de rusa muziko en grand-skala okcidenta komponado aŭ por la formado de kompona stilo, kaj tio rezultis en personaj antipatioj kiuj damaĝis la memfidon de Ĉajkovskij. La rusa kulturo montris duoblan personecon, ĉar ties indiĝenaj kaj adoptitaj elementoj pli kaj pli apartiĝis ekde la epoko de Petro la Granda. Tio rezultis en necerteco inter la inteligencio pri la nacia identeco de la lando, ambigueco kiu respeguliĝis en la kariero de Ĉajkovskij.
Spite al liaj multaj popularaj sukcesoj, la vivo de Ĉajkovskij estis markita per personaj krizoj kaj deprimo. Kontribuintaj faktoroj estis lia frua apartiĝo el lia patrino por aliri al lernejo sekvita de la propra morto de lia patrino, la morto de lia amiko kaj kolego Nikolaj Rubinstein, lia malsukcesa geedzeco kun Antonina Miliukova, kaj la fino de lia 13-jara asocio kun la riĉa patronino Nadeĵda von Meck. La samseksemo de Ĉajkovskij, kiun li tenis private,[1] tradicie estis konsiderata grava faktoro, kvankam kelkaj fakuloj malgravigis tiun aferon.[2][3] Li dediĉis sian Sesan Simfonion al sia nevo Vladimir "Bob" Davidov kaj tiuj aferoj kun liaj sentoj pri Davidov esprimitaj en leteroj al aliuloj, speciale post la memmortigo de Davidov,[4] estis cititaj kiel pruvo de amafero inter ambaŭ.[5][6][4] La subita morto de Ĉajkovskij estante 53-jaraĝa estas ĝenerale atribuita al ĥolero, sed estas pliiĝanta debato ĉu vere ĥolero estis la kaŭzo aŭ ĉu la morto estis akcidenta aŭ intenca.
Kvankam lia muziko restis populara por la publiko, kritikaj opinioj estis dekomence diferencaj. Kelkaj rusoj ne sentis ĝin sufiĉe reprezenta de la indiĝenaj muzikaj valoroj kaj esprimis suspekton ke eŭropanoj akceptis tiun muzikon pro ĝiaj okcidentaj elementoj. Laŭ ŝajna plifortigo de tiu lasta postulo, kelkaj eŭropanoj laŭdis Ĉajkovskij kiel proponanton de muziko pli esenca ol ekzota, kaj diris, ke li transcendis la stereotipojn de la rusia klasika muziko. Aliaj malaprezis la muzikon de Ĉajkovskij kiel manka ĉar ĝi ne strikte sekvis okcidentajn principojn.