Postkolonia Afriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La postkolonia historio de Afriko ampleksas la postkolonian, novkolonian, kaj nuntempan periodon en la historio de Afriko. La malkoloniigo de Afriko komenciĝis kun Libio en 1951, kvankam Liberio, Sudafriko, Egiptio kaj Etiopio jam estis sendependaj. Multaj landoj sekvis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kun pinto en 1960 kun la Jaro de Afriko, kiu vidis 17 afrikajn naciojn deklari sendependecon, inkluzive de granda parto de franca Okcidenta Afriko. La plej multaj el la ceteraj landoj akiris sendependecon dum la 1960-aj jaroj, kvankam kelkaj koloniigistoj (Portugalio precipe) estis malvolontaj cedi suverenecon, rezultigante amarajn sendependecmilitojn kiuj daŭris jardekon aŭ pli. La lastaj afrikaj landoj kiuj akiris formalan sendependecon estis Gvineo-Bisaŭo (1974), Mozambiko (1975) kaj Angolo (1975) el Portugalio; Ĝibutio el Francio en 1977; Zimbabvo el Britio en 1980; kaj Namibio de Sudafriko en 1990. Eritreo poste disiĝis de Etiopio en 1993.[1] En 2011 Sud-Sudano disiĝis de Sudano.