Purimo
juda festotago / From Wikipedia, the free encyclopedia
Purimo (hebree: פורים, „Biletoj“, el akada pūru, laŭvorta signifo en senco de "ĵetkubo" aŭ "riska ludo") estas la plej gaja[1] juda festo rememoriganta liberiĝon de persiaj judoj el intrigoj de malbona veziro Hamano, kiu volis ilin la 13-a de Adaro 3405 (te. laŭ tradicio 355 a.K.) senkondiĉe kaj absolute pereigi,[2] kiel estas notite en Libro de Ester. La nomo de festo rememorigas ĵetadon de biletoj de Hamano, per kiuj li volis destini la plej konvenan tagon por sia intencata plano.[3] Kutimo dum la festo Purimo estas publike antaŭlegi Libron de Ester, reciproke pridonaci sin (ekz. per trinkaĵo, manĝaĵo), donacado al bezonuloj (karitato),[4], solena manĝaĵo, trinkaĵo de alkoholaĵo kaj portado de maskoj kaj kostumoj.
Purimo | |
---|---|
Jemena knabino prezentanta reĝinon Ester dum purima karnavalo, Tel Aviv, 1934. | |
festotago • festa aŭ feria tago | |
Oficiala nomo | hebree: Purim פורים |
Festata | en judismo, de judoj, de samaritanoj |
Speco | Juda |
Signifo kaj senco | Solenaĵo de juda liberiĝo, kiun priskribas Libro de Ester. Post neniigo de Juda reĝlando la judoj estis en babilona kaptiteco. Kiam la superregadon transprenis Persio, la reĝa veziro Hamano ekplanis mortigi ĉiujn judojn, sed liajn planojn fiaskigis Ester kaj Mordeĥaj. |
Komenco | 14-a de Adaro (en Jerusalemo kaj ĉiuj urboj, kiuj en antikvaj tempoj havis muregon, la 15-an de Adaro |
Kutimoj kaj tradicioj | Antaŭlegado el Libro de Ester, aranĝo de purima regalo, pridonacado al bezonuloj, sendado de manĝaĵo. |
Koneksas kun | Ĥanuka, kiel festo proklamita de rabenoj |
Purimo estas festata ĉiujare la 14-an tagon de la hebrea monato Adaro. En urboj, kiuj havis muregon en la tempoj de Josuo, inkluzive de Jerusalemo, Purimo estas festata la 15-an de Adaro, sub la nomo de Ŝuŝan-Purimo. Kiel ĉe ĉiuj ceteraj festoj Purimo komenciĝas ĉe la sunsubiro de la antaŭa tago.
Purimo apartenas al la historiaj festoj, ĝi ne havas la saman sanktecon kiel pilgrimaj festoj aŭ altaj festoj, kiuj estas preskribitaj rekte de la Torao. Dum la festo Purimo ne validas limigoj rilataj al laboro, kiuj validas dum la ceteraj festoj.