Pussy Riot
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pussy Riot [puhsi rajet] estas rusia feminisma punka bando bazita en Moskvo. Fondita en aŭgusto 2011, la politike provoka bando enscenigas improvizitajn prezentaĵojn pri rusia politika vivo en nekutimaj lokoj, kiel sur tegmento de trolebuso aŭ en skafaldaĵo ĉe la Metroo de Moskvo.
Pussy Riot | |
---|---|
Sep anoj de la kolektiva bando Pussy Riot | |
Bazaj informoj | |
Deveno | Moskvo, Rusio |
Ĝenroj | punk-roko |
Aktivaj jaroj | 2011 – nuntempo |
Retejo | pussy-riot.livejournal.com |
La 21-an de februaro 2012, kvar grupaninoj organizis prezentaĵon sur la soleo de la Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo, instigita de ilia opozicio al la rusia prezidento Vladimir Putin kaj al la politiko de la Rusa Ortodoksa Eklezio, kiu aktive subtenis lian reĝimon.[1][2] Privataj sekurgardistoj haltigis la sintrudantojn kaj pelis ilin el la preĝejo. La 3-an de marto, post la prilaborita filmeto pri tiu ago aperis interrete, oni arestis tri el la grupaninoj kaj akuzis ilin unue pri huliganismo kaj poste pri insulto al sentoj de kredantoj.[3]
La juĝa proceso, kiu komenciĝis fine de julio, kaŭzis multan disputadon en Rusio kaj tutmonde. Laŭ enketo de la Levada Centrejo, 44% de rusianoj apogis la proceson kaj kredis je ĝia justeco, kvankam 17% ne apogis ĝin.[4]
Samtempe, la bando gajnis rimarkindan apogon en Rusio kaj aparte grandan internacie pro akuzoj pri severa traktado de arestitoj kaj pro la minaco de eventuala sepjara malliberigo.[5][6]
La 17-an de aŭgusto 2012, la juĝisto de Ĥamovnika Tribunalo Marina Sirova, kulpigis la tri bandaninojn pri la huliganismo laŭ artikolo 213.2 de la rusia Kriminala Kodo, "instigita de religia malamo," kaj kondamnis ilin al du jaroj de malliberejo.[7][8]
La Rusa Ortodoksa Eklezio oficiale petis la aŭtoritatulojn montri indulgon, kadre de la leĝo. La eklezio ne pridubigis la justecon de la tribunala decido.[9][10] La proceso kaj kondamno estigis internaciajn kritikojn.[11][12] La ministerioj pri eksterlandaj aferoj de Germanio kaj Svedio, kune kun reprezentantoj de la Eŭropa Unio kaj Usono, diris ke la kondamno estas "misproporcia".[13]