Renesanca Humanismo
revivigo en la studo de klasika antikveco, dekomence en Italio kaj poste etende tra tuta Okcidenta Eŭropo en la 14a, 15a kaj 16a jarcentoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Renesanca Humanismo estis revivigo en la studo de klasika antikveco, dekomence en Italio kaj poste etende tra tuta Okcidenta Eŭropo en la 14a, 15a kaj 16a jarcentoj. Dum tiu periodo, la termino humanisto (itale umanista) referencis al instruistoj kaj studentoj de studia humanitatis — en la senco de homaj sciencoj kiel gramatiko, retoriko, historio, poezio, kaj morala filozofio. Nur en la 19a jarcento tio eknomiĝis humanismo anstataŭ la origina humanistiko, kaj poste per la retronimo Renesanca humanismo por distingi ĝin el postaj humanismaj disvolvigoj.[1] Dum la periodo de la Renesanco plej humanistoj estis vole nevole religiaj, kaj tiel ilia sinteno estis "purigo kaj renovigi kristanismon". Ilia vidpunkto estis reveni ad fontes ("al la fontoj") nome al la simpleco de la Nova Testamento, preterirante la kompleksecojn de la mezepoka teologio. Nuntempe, kontraste, la termino humanism evoluis por signifi "mondorigardon kiu malakceptas la ekziston aŭ la elstarecon de Dio, aŭ kiu engaĝiĝas al pure nereligia vidpunkto."[2]
Renesanca Humanismo estis reasgo al tio kiu estis priskribita de postaj progreskonstatantaj historiistoj kiel la "mallarĝa pedanteco" asocia kun la mezepoka skolastikismo.[3] Humanistoj klopodis krei civitanecon kapabla paroli kaj verki elokvence kaj klare kaj tiel kapabla engaĝiĝi en civitana vivo de siaj komunumoj kaj konvinki aliulojn al virtaj kaj prudentaj agoj.
Humanismo, kvankam kreita de malgranda elito kiu havis aliron al libroj kaj edukado, estis intencita keil kultura modo por influi la tutan socion. Ĝi estis programo revivigi la kulturan kaj literaturan heredojn, kaj la moralan filozofion de la klasika antikveco. Estis gravaj centroj de humanismo en Florenco, Napolo, Romo, Venecio, Ĝenovo, Mantovo, Ferrara, kaj Urbino.