Renesanca arto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Renesanca arto estas la pentrarto, skulptarto, arkitekturo kaj ornamaj artoj de la periodo de la historio de Eŭropo konata kiel Renesanco, aperinta kiel distinga stilo en Italio ĉirkaŭ 1400, paralele kun disvolviĝoj kiu okazis en filozofio, literaturo, muziko kaj scienco. La renesanca arto, notita kiel reuzado de modeloj de antikvaj tradicioj, prenis kiel fondo la arton de la klasika antikveco, sed transformis tiun tradicion per la absorbado de ĵusaj disvolviĝoj en la arto de Norda Eŭropo kaj per aplikado de tiutempa scienca kono. La renesanca arto, kun la renesanca Humanismo, disvastiĝis tra la tuta Eŭropo, efikante su kaj artistoj kaj ties patronoj per la disvolvigo de novaj teknikoj kaj novaj artaj sentoj. La renesanca arto markas la transiron de Eŭropo el la mezepoka periodo al la Moderna Epoko.
La renesanco ne estas nura Eŭropa arta movado, sed transkultura movado[1].