Robert Peary
From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Edwin Peary, Sr. (6-a de majo 1856 – 20-a de februaro 1920) estis usona esploristo kiu asertis esti atinginta la geografian Nordan poluson per sia ekspedicio la 6an de aprilo 1909. La postulo de Peary estis amplekse kredita dum plej el la 20a jarcento, pli ol la konkurenca postulo fare de Frederick Cook, kiu diris ke li estis tie jam unu jaron antaŭe. Ambaŭ postuloj estis amplekse debatitaj en gazetaro ĝis 1913.
Robert Peary | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Robert Edwin Peary | |||||
Naskiĝo | 6-an de majo 1856 (1856-05-06) en Cresson | ||||
Morto | 20-an de februaro 1920 (1920-02-20) (63-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Tombo | Arlingtona nacia tombejo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Bowdoin College • Portland High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Charles Nutter Peary vd | ||||
Patrino | Mary Webster Wiley Peary vd | ||||
Edz(in)o | Josephine Diebitsch Peary (en) vd | ||||
Infanoj | Marie Ahnighito Peary • Robert Peary Jr. vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo scienca esploristo oficiro verkisto vd | ||||
Laborkampo | Polusa regiono vd | ||||
Aktiva dum | 1861–1920 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Modernaj historiistoj ĝenerale opinias, ke Cook ne atingis la poluson. Baze sur kalkuloj pri la propraj registroj de Peary, la brita polusesploristo Wally Herbert konkludis en libro de 1989 ke Peary ne atingis la poluson, kvankam li povus esti tiom proksima kiom ĝis je 60 mejloj (97 km). Liaj konkludoj estis amplekse akceptitaj.[1] Herbert estis la unua nedisputita esploristo kiu atingis la Nordan Poluson per surfaca veturado, kondukante britan ekspedicion en 1969.