Société nationale des chemins de fer français
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Société nationale des chemins de fer français (esperante Nacia societo de la francaj fervojoj) (mallonge kaj oficiale: SNCF) estas la nacia fervoja kompanio en Francio. Ĝi estas unu el la ĉefaj francaj publikaj entreprenoj, aktivanta ĉefe en fervoja transportado. Ĝia jura statuso estas tiu de publika organizaĵo kun aktivaĵoj industriaj kaj komercaj (franclingve : EPIC, tio estas "établissement public à caractère industriel et commercial"). Krome, la entrepreno posedas rajtojn en privataj entreprenoj arigitaj en la "grupo SNCF". La societa SNCF-sidejo situas en Paris. Samurbe troviĝas ankaŭ la informadika sidejo, kiu translokiĝos en Lyon, tuj post pretiĝo de la Tour Oxygène, en kiu ĝi rezervis 16000 m² de la 1-a ĝis la 17-a etaĝo (la turo inaŭguriĝis la 2-an de junio 2010).
La EPIC, por kiu laboras preskaŭ 160 000 personoj en majo 2009, kun spezaro de 17 miliardoj da eŭroj (en jaro 2007), havas 2 ĉefajn aktivaĵojn :
- unuflanke fervoja entrepreno taskita pri la komerca administrado de fervoja transportado de personoj kaj varoj ;
- aliflanke administrado kaj bontenado, por RFF (Franca Fervojreta Organizaĵo), de la franca nacia fervojreto.
La SNCF ekspluatas ĉirkaŭ 32000 kilometrojn da linioj, el kiuj 1850 da TGV-linioj (junie 2007) kaj 14800 km da elektrizitaj linioj. Meznombre ĝi cirkuligas 14000 trajnojn tage kaj transportas 1 miliardon da personoj jare. Per sia tuta aktivaĵo, ĝi estas la dua fervoja entrepreno de Eŭropa Unio post la Deutsche Bahn.
La cetero de la "grupo SNCF", kun preskaŭ 68 000 dungitoj kaj spezaro de 6 miliardoj da eŭroj, havas aktivaĵojn en la jenaj kampoj :
- loĝistiko kaj ŝosea var-transportado (i.a. entrepreno "Geodis")
- ŝosea transportado de pasaĝeroj (i.a. entrepreno "Keolis")
- marŝip-kompanio ("SeaFrance")
- komerco (Voyages-sncf.com)
- inĝenierarto (entrepreno "EFFIA")
- fervoj-linioj kun-ekspluatataj kun aliaj partneroj (Eurostar, Thalys,...)
Ekde la 1-a de novembro 2019, la SNCF-prezidanto estas Jean-Pierre Farandou.[1]
Trajnoj de SNCF veturas sur la maldekstra trafikflanko, krom en Alzaco-Mozelo kie ili veturas sur la dekstra trafikflanko kiel en Germanio.
La SNCF cirkuligas alt-rapidajn trajnojn nomitajn TGV (Train(s) à Grande Vitesse), kiu signifas trajno(j) de granda rapido.
En la regionoj funkcias la reto TER.