Sodomio
speco de seksumado, konsiderata kiel fia religie aŭ jure; speciale, tia seksumado per anuso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sodomio estas ĝenerale anusa aŭ buŝa seksumado inter homoj aŭ seksumado inter homo kaj besto (zoofilio), sed ĝi ankaŭ povas signifi ajnan nereproduktan seksumadon.[1][2][3] Origine la termino sodomio, kiu estas derivita de la rakonto de Sodomo kaj Gomoro en la ĉapitroj 18 kaj 19 de Genezo en la Biblio,[4] estis ofte limigita al anusa seksumado.[5][6] Sodomiaj leĝoj en multaj landoj kontraŭleĝigis tiujn kondutojn, kaj aliaj malfavoris seksajn agojn krome.[6][7] En la okcidenta mondo, multaj tiuj leĝoj estas nuligitaj aŭ ne estas rutine sekvitaj.