Spizaetus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Spizaetus estas la tipaj akcipitragloj aŭ nizagloj, nome rabobirdoj de genro troviĝanta en la tropikoj de Ameriko. Ĝi estis tamen uzata por indiki grupon de tropikaj agloj kiu inkludis speciojn loĝantajn en suda kaj sudorienta Azio kaj unu reprezentanto de tiu genro en la pluvarbaroj de Okcidenta Afriko. La malnovmondaj specioj estis separataj en la genron Nisaetus.[1] Kelkaj specioj havas elstaran kreston. Tiuj estas mezgrandaj rabobirdoj, plej parto inter 55 kaj 75 cm longaj, kaj ĝenerale longvostaj kaj sveltaj.
Spizaetoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Spizaetus ( Vieillot, 1816) | ||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La American Ornithologists' Union metas Spizastur en Spizaetus ekde 2007.[2]
La agloj de la genro Spizaetus estas arbaraj birdoj kaj kelkaj specioj havas preferon por altateraj arbaroj. Ili konstruas nestojn el bastoneteroj en arboj. Ambaŭ seksoj estas simile plumaraj kun tipaj rabobirdaj brunaj supraj partoj kaj palaj subaj partoj, sed junuloj distingeblas el plenkreskuloj, ofte per pli blanka kapo.
Tiuj agloj manĝas mezgrandajn vertebrulojn kiaj mamuloj, birdoj kaj reptilioj.
La specioj kiuj estis historie lokigitaj en tiu genro estas la jenaj:
Amerikaj specioj retenitaj en Spizaetus
- Nigra spizaeto aŭ Tirana spizaeto, Spizaetus tyrannus
- Nigrablanka spizaeto, Spizaetus melanoleucus - iam Spizastur
- Ornata spizaeto, Spizaetus ornatus
- Nigrabruna spizaeto, Spizaetus isidori - iam Oroaetus
Malnovmondaj specioj lastatempe movitaj al Nisaetus
- Kresta akcipitraglo, Nisaetus cirrhatus (iam Spizaetus cirrhatus)
- Floresa akcipitraglo Nisaetus floris (iam Spizaetus cirrhatus floris aŭ Spizaetus floris)
- Monta akcipitraglo, Nisaetus nipalensis (iam Spizaetus nipalensis)
- La raso de la Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko estis sugestata kiel plena specio Nisaetus kelaarti.[3]
- Blankanigra akcipitraglo, Nisaetus alboniger (iam Spizaetus alboniger)
- Java akcipitraglo, Nisaetus bartelsi (iam Spizaetus bartelsi)
- Sulavesa akcipitraglo, Nisaetus lanceolatus (iam Spizaetus lanceolatus)
- Filipina akcipitraglo, Nisaetus philippensis (iam Spizaetus philippensis)
- Suda Fhilipina akcipitraglo, Nisaetus pinskeri (iam Spizaetus (philippensis) pinskeri)
- Ŭalasa akcipitraglo, Nisaetus nanus (iam Spizaetus nanus)
Movita al Aquila
- Kasina akcipitraglo, Aquila africana (iam Spizaetus africanus)