Sudafrika pingveno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sudafrika pingveno aŭ Okulvitra pingveno (Spheniscus demersus), konata ankaŭ kiel Afrika pingveno, Mergiĝa sfenisko laŭ la latina scienca nomo, aŭ Nigrapieda pingveno estas specio de pingveno, limigita al sudafrikaj akvoj. Ĝi estas ankaŭ amplekse konata kiel azen-pingveno pro sia azeneca bleko aŭ iao, kvankam ankaŭ kelkaj specioj de sudamerikaj pingvenoj produktas similan sonon.
Sudafrika pingveno | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sudafrika pingveno | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Spheniscus demersus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Kiel ĉiuj pingvenoj ankaŭ tiu ĉi estas nefluga birdo, kun aerodinamika korpo, kaj flugiloj rigedecaj kaj ebenaj konvertitaj en naĝiloj konvenaj por mara habitato. Plenkreskuloj pezas averaĝe 2.2–3.5 kg kaj estas 60–70 cm altaj. Ĝi havas distingajn rozkolorajn makulojn de haŭto super la okuloj kaj nigran vizaĝan maskon; la korpaj supraj partoj estas nigraj kaj klare limigitaj el la blankaj subaj partoj, kiuj estas punktecaj kaj markitaj de nigra bendo. Tiu rozkolora glando super la okuloj helpas ilin elteni ŝanĝantan klimaton. Kiam la temperaturo iĝas pli varma, la korpo de la Sudafrika pingveno sendas pli da sango al tiuj glandoj por esti plimalvarmigita de la aero ĉirkaŭa. Tio poste faras, ke la glando ricevas pli malhelan nuancon de rozkoloro.[1]
La Sudafrika pingveno estas persekuta plonĝanto kaj manĝas ĉefe fiŝojn kaj kalmarojn. Iam tre nombra, nune la Sudafrika pingveno malpliiĝantas pro kombino de minacoj kaj estas klasita kiel endanĝerita. Ĝi estas alloga specio kaj populara inter turistoj en la regiono.