Tinajo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tinajo [tiNAĥo] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la norda marbordo de la insulo Lanzarote.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Tinajo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35560 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 759 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 50 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 3′ N, 13° 39′ U (mapo)29.05-13.65 [+] | ||
Alto | 195 m [+] | ||
Areo | 135,28 km² (13 528 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tinajo [+] | |||
Fermi
Estas municipo konata pro sia forta agrikultura tradicio, elstare inter aliaj kultivoj tiuj de la vito, fruktarboj, cepoj, kaj pro turismo en la kvartalo La Santa kaj la Nacia Parko Timanfaya, kiun ĝi kunhavas kun la municipo Yaiza. En Mancha Blanca estas la ermitejo de Nuestra Señora de los Dolores aŭ de la Vulkanoj.