Traktato de Fontainebleau (1814)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Traktato de Fontainebleau estis interkonsento establita en Fontainebleau, Francio, la 11an de Aprilo 1814 inter Napoleono Bonaparte kaj reprezentantoj de la Aŭstria Imperio, Rusio kaj Prusio. Tiu traktato estis subskribita en Parizo la 11an de Aprilo fare de la plenipotenculoj de ambaŭ flankoj kaj ratifitaj de Napoleono la 13an de Aprilo.[1] Per tiu traktato, la aliancanoj finigis la regadon de Napoleono kiel imperiestro de Francio kaj sendis lin al ekzilo en Elba.