Turismo en Argentino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Argentino estas la plej vizitata lando de Sudameriko kaj la kvara plej vizitata de la tuta amerika kontinento. Laŭ oficiala informo de la Monda Organizaĵo pri Turismo, en 2010 la lando ricevis pli ol 5 300 000 turistoj el eksterlande, kio signifis ĉirkaŭ 4930 milionojn de dolaroj de enspezo de valutoj.[3] La eksterlandaj turistoj devenas ĉefe el Brazilo, Ĉilio, Peruo, Kolombio, Meksiko, Bolivio, Ekvadoro, Puerto Rico, Urugvajo, Kostariko, Venezuelo kaj Paragvajo de inter latinamerikaj landoj; kaj el eŭropaj landoj Hispanio, Italio, Francio, Nederlando, Germanio, Irlando, Portugalio, Unuiĝinta Reĝlando, Belgio kaj Svisio; kaj de Usono, Kanado kaj Ĉinio[4] de la landoj de la resto de la mondo.