Union Pacific Railroad
Usona fervoja kompanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Unuiĝinta Pacifika Fervoja Kompanio (angle Union Pacific Railroad, akronime UP, NYSE-UNP) estas la plej granda kaj plej malnova fervojkompanio de Usono. Fondita en 1862, la kompanio ĉefsidejo estas en Omaho, Nebrasko [1].
Union Pacific Railroad | ||
---|---|---|
fervoja firmao • publika kompanio • negoco vd | ||
Dum | 1862 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Southern Pacific Transportation Company | |
Sidejo | Omaha | |
Lando | Usono | |
filiaj kompanioj | Spokane International Railroad vd | |
Posedataj kompanioj | Harvard Subdivision • Chemult • Richmond station • San Luis Obispo station • Austin • Bakersfield statiob • Central Corridor • Elko • Glenwood Springs • Granby • Grand Junction • Green River • Helper • Hubbard Woods • Klamath Falls station • Provo • Redding station • Riverside–Rialto • Union Pacific / North Line • Union Pacific West Line • Union Pacific Missouri River Bridge • Winnemucca station • Steel Bridge vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La fervojreto de Union Pacific kovras la plej grandan parton de Usono, okcidente de la linio kiu kuras inter la grandurboj de Ĉikago kaj Nov-Orleano.
Teknike dirite, temas pri unu el la du ĉefaj klaso 1 fervojoj en la okcidenta Usono. Ĝia posedanto estas Union Pacific Corporation. Kun la escepto de la antaŭurbaj trajnoj en la Ĉikago- areo, la UP nun funkciigas nur vartrafikon ; longdistanca persona trafiko estis transdonita de UP al Amtrak en 1971.
La firmao atingis sian grandecon aĉetante plurajn pli malgrandajn fervojkompaniojn, inkluzive de la Kansasa Pacifiko, Misouri Pacifiko, Ĉikago kaj Norda Okcidenta, Okcidenta Pacifiko, Misurio-Kansaso-Teksaso, kaj plej lastatempe (1996) la Rio Grande del Norte kaj Suda Pacifiko [2]. La ĉefa konkuranto estas BNSF Railway, kiu servas la saman geografian areon kaj estas preskaŭ la sama grandeco.