Universitato de Sarajevo
universitato ĉe Sarajevo, Bosnio-Hercegovino / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Sarajevo (bosne, kroate kaj serbe: Univerzitet u Sarajevu / Sveučilište u Sarajevu / Универзитет у Сарајеву) estas la plej granda kaj plej malnova universitato inter la universitatoj de Bosnio kaj Hercegovino kaj ĝia sidejo estas en la urbo Sarajevo.
Universitato de Sarajevo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Konstruaĵo de la jura fakultato de la Universitato de Sarajevo, konstruita en la 1850aj jaroj. | |||||
publika universitato akademio eldonejo de malfermita aliro | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 2-a de decembro 1949 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 43° 52′ 0″ N, 18° 25′ 0″ O (mapo)43.866718.4167 | ||||
lando | Bosnio kaj Hercegovino | ||||
urbo | Sarajevo | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La universitato estis antaŭita en 1537 dum la otomana regado fare de islama madraso en la urbo de Sarajevo, alinome la hodiaŭa Sarajevo. Ĝi malfermis siajn pordojn en 1949 dum la komunisma reĝimo de Tito kaj de tiam ĝis 2014 aljuĝis bakalaŭron al entute 122 000 studentoj, magistron al 3 891 kaj doktorecon al aliaj 2 284 studentoj en 45 diversaj studkampoj. Aktuale en 2014, la universitato havas 20 fakultatojn, tri akademiojn kaj tri teologiofakultatojn kaj 30,866 studentojn. Ĝia fakultato inkluzivas pli ol mil instruistojn [1].