Urduo
hind-arja lingvo, parolata en Pakistano kaj Barato; unu de la du normaj formoj de hindustana lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Urduo (urdue اُردُو, urdū [URdu], historie literumita «Ordu»), ankaŭ foje urdua lingvo[1], estas centra hindarja lingvo de la hindirana branĉo de la hindeŭropa lingvofamilio. Ĝi estas la nacia lingvo kaj unu el la du oficialaj lingvoj (la alia estas la angla) de Pakistano. Ĝi ankaŭ estas la oficiala lingvo de 5 gubernioj de Barato, kaj unu el la 22 oficialaj lingvoj de Barato. Ĝia vortprovizo evoluis sub la influo de la persa, araba, tjurka kaj sanskrito.
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
Urduo | ||||
اُردُو (urdū) | ||||
lingvotavolo • natura lingvo • moderna lingvo • norma lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Khariboli | ||||
Parolata en | (vidu sube) | |||
Parolantoj | 68 600 000 | |||
Skribo | persa | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Hindeŭropa lingvaro | ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | Pakistano, Hindio | |||
Reguligita de | National Language Promotion Department | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | ur | |||
ISO 639-2 | urd | |||
ISO 639-3 | urd | |||
Glottolog | urdu1245 | |||
Angla nomo | Urdu | |||
Franca nomo | ourdou | |||
Specimeno | ||||
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: | ||||
Vikipedio | ||||
| ||||
En la moderna epoko, la panĝaba kaj la angla lingvoj signife influis la urduan vortprovizon. Urduo evoluis precipe en la okcidenta parto de la barata gubernio Utar-Pradeŝo, sed ekformiĝis dum la 13-a jarcento kaj poste dum la mogola imperio (1526–1858) en la hinda subkontinento.
Ekzistas vikipedio en la urdua lingvo nome urdulingva vikipedio.